István Fillár (patro)
Aspekto
István Fillár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aprilo 1926 en Csorna |
Morto | 20-an de majo 1989 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1953) |
Familio | |
Infano | István Fillár |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
István Fillár [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kun atributo) id. Fillár István estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia infano estis István Fillár (filo).
István Fillár[1][2] naskiĝis la 5-an de aprilo 1926 en Csorna, li mortis la 20-an de majo 1989 (laŭ alia informo la mortotago estas la 18-a) en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Fillár akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1953 helpe de stipendio. Lia ĉefinstruisto estis Endre Gellért. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro Szigligeti (Szolnok). Liaj sekvaj teatraj stacioj estis Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) (1956-1963), Nacia Teatro (Miskolc) (1963-1967), fine Teatro Madách (1967-1989). Li ricevis premiojn en 1960 kaj 1968.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Lev Tolstoj: Milito kaj Paco - Pierre Bezuhov
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - Osip
- Imre Sarkadi:
- Szeptember - Sipos
- Oszlopos Simeon - Szabó
- Sándor Bródy: A tanítónő - ĉefkelnero; instruisto
- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe - Miller (muzikisto)
- Jean-Paul Sartre: A tisztességtudó utcalány - nigrulo
- Milán Füst: Catullus - ŝipisto
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő - Miska (ĉefkelnero)
- Johann Strauß (filo): Die Fledermaus - Frosch
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Sikátor (1966)
- Fuss, hogy utolérjenek! (1972) - ministro
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Jean Gabin, Martin Ružek[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Egy, kettő, három (1968)
- A fantasztikum betör a detektívregénybe, avagy Daibret felügyelő utolsó nyomozása (1977) - Augustin
- Linda (serio, 1989) - pordisto